Pipinidoj

Pipinidoj
Dinastio
nobela familio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La Pipinidoj estas membroj de dinastio de la franka nobelaro de Aŭstrazio el kiuj pluraj nomiĝis Pipino.

Striktasence la termino montras al membroj de la familio de Pipino de Landen laŭ agnata linio, tio estas originantaj de li laŭ viroj. Sekve de la geedziĝo de la arnulfida Ansegiselo kun la pipinida Begga, la Arnulfidoj estas kelkfoje nomitaj malĝuste Pipinidoj. La prestiĝo de la familio de Pipino de Landen influis al la Arnulfidoj, kiuj prenis el la personaj nomoj de la Pipinidoj nomojn por la membroj de sia familio venantaj de tiu geedziĝo kaj do kognate de la Pipinidoj. Tiel, Ansegiselo nomis sian filon Pipino. La potenco akirita de Pepino el Herstal aldonita al sia patrina heredaĵo[1] estis je la origino de la surtroniĝo de sia idaro kun Pipino la pli juna ĝis 751. Tiu fakto aldoniĝas por atribui la nomon Pipinidoj al la Arnulfidoj kiuj de ili originas nur kognate.

Ekde Karolo Martelo, la Arnulfidoj venantaj de la Pipinidoj estis nomitaj Karolidoj.

  1. Pepino el Herstal, riĉa tera aristokrato en Aŭstrazio estis la kontraŭulo de Ebroino, la neŭstria majordomo. Li mem estis unue majordomo de Aŭstrazio, poste majordomo de la Reĝlando de frankoj sub la merovidaj reĝoj Teodoriko la 3-a, Klodvigo la 3-a, Ĉildeberto la 4-a kaj Dagoberto la 3-a.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search